[Paralela Universo](https://paralelauniverso.com/) estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros la tutan posttagmezon ĝis la vespero. GRAVE: SE VI VENOS, RESPONDU AL ĈI TIU INVITILO, POR KE NI POVU REZERVI TABLON SUFIĈE GRANDAN! (Nur porinforme: [unu el la parkejoj tuj antaŭ la LBJ Presidential Library, etikedita Lot 38](https://www.google.com/maps/place/Lot+38,+Austin,+TX+78705/@30.2858559,-97.7292544,17z/data=!4m14!1m7!3m6!1s0x8644b590ff4b65f9:0x812de796a6e5317c!2sLBJ+Presidential+Library!8m2!3d30.2858559!4d-97.7292544!16zL20vMDVyOTV5!3m5!1s0x8644b590fd85c5eb:0xe58d7662312eb5f3!8m2!3d30.2848483!4d-97.7281047!16s%2Fg%2F1232kcjkq?entry=ttu&g_ep=EgoyMDI2MDcyOS4wIKXMDSoASAFQAw%3D%3D) devus esti senpaga en sabato). Jen la programo: 12:00 atm - Tagmanĝo ĉe [Scholz Garten](https://www.scholzgarten.com/) (1607 San Jacinto Blvd. Austin, Texas 78701). 3:00 ptm - Vizito al la [LBJ Presidential Library](https://www.lbjlibrary.org/visit) (2313 Red River Street, Austin, TX 78705) (Enirbiletoj kostas po $16) 5:30 ptm - Vespermanĝo ĉe [Tapville Social ](https://www.tapvillesocial.com/austin)(1836 San Jacinto Blvd, Austin, TX 78701) Homoj ne devas ĉeesti ĉiun programeron kaj rajtas veni nur tagmanĝi, nur viziti la muzeon, aŭ nur vespermanĝi —sed se vi volas ĉeesti la tutan tagon, des pli bone! Ni tamen petas, ke se vi venos, ke vi jesu al la invitilo kaj indiku kiu(j)n programero(j)n vi ĉeestos, por ke ni povu rezervi tablojn laŭeble. Venigu tabloludojn aŭ kartludojn laŭplaĉe! Bonvole laŭeble surhavu Esperantan T-ĉemizon aŭ pinglojn por pli vidigi nian grupon.